<< Palaa edelliselle sivulle | Siirry etusivulle >>
Dodo estas dinamika kaj moderna naturprotektema organizo, kiu evitas simpligitajn kontraŭstarigojn. Dodo strebas trovi novajn perspektivojn al naturmediaj temoj por eviti senutile rigidajn poziciojn. En sia agado Dodo fidas je la ebleco atingi interkomprenon per aperta diskuto. Dodo provis multajn diversajn agformojn, sed ĝenerale celas bazi sin sur diskutado en diversaj formoj: diskutgrupoj, renkontoj kun la decidantoj, specialistoj kaj aliaj agantoj, kaj publikaj konversaciaj eventoj.
Dodo kunigas homojn, kiuj laboras por diversaj naturtemoj – en vasta senco.
Ni konsideras nin esti flekseblaj kaj toleremaj – esti aro el diversaj fonoj estas nia forto. Ni ĉiam havas lokon por novaj ideoj kaj novaj interesuloj.
Diskutado kondukas al, krom vastigita vidmaniero, ankaŭ agado. Signifaj projektoj elstariĝis el ideoj kaj perspektivoj, kiuj naskiĝis en diskutgrupoj. Sub la protektaj flugiloj de Dodo vidis taglumon tiaj projektoj kiel firmao produktanta elektron el vento Lumituuli Oy, projekto pri tropika ĝangalo Manombo kaj projekto Dodona Combo, kiu progresigas la diskutkulturon en nia lando.
La nomo Dodo venas de birdspecio, kies nomo en Esperanto estas dido (laŭ PIV), sed en kelkaj aliaj lingvoj “dodo”. La dido vivis sur insulo Mauritius kaj malaperis jam antaŭ jarcentoj. Ĝi estas unu el la plej unuaj specioj, pri kiuj oni scias, ke la homo kaŭzis ĝian malaperon.
Ŝanĝi la mondon komenciĝas en malgrandaj ŝanĝoj de pensmaniero. Fortigu viajn pensojn kaj venu en Dodo-n. Natura estonteco estas vivanta.
Venu kaj estu parto de la solvo en Dodo.
En Esperanto pri Dodo kontakteblas Mikko Mäkitalo, mikko.makitalo [at] dodo.org
Dodon esittely suomeksi
Tulostettu osoitteesta http://www.dodo.org. Copyright © Dodo - Tulevaisuuden elävä luonto ry. Toteutus Adage Oy.